Lejzer Ludwik Zamenhof
"D-ro Esperanto"

Alproksimiĝo al la personeco de Ludwik Lejzer Zamenhof per la morfopsikologio kaj la grafologio, du sciencaj metodoj studantaj la vizaĝajn trajtojn kaj la skribajn strekojn, kiuj helpas klarigi liajn faktojn, karakteron kaj motivojn, ek de la juneco sed precipe igas nin kompreni la Homon.

Kreinto de la internacia lingvo Esperanto

 

La vivo de Zamenhof estas pasiiga pro tio ke li ĉiam obstinis por atingi siajn altajn idealojn: interkomuniko, kunvivado kaj respekto inter la homoj kaj la popoloj. Li ĉiam elstaris pro sia etika kaj paciiga pensmaniero:

“Ne faru al la aliaj kion vi ne volas ke oni faru al vi”

Malgraŭ la obstakloj kaj seniluziiĝoj kiuj trafis lian tutan vivon, lia forta motiviĝo kaj persista karaktero kondukis lin plenumi la projekton de komuna internacia lingvo: Esperanto

Dum lia tuta vivo la ĉefa eco de ĉiuj liaj skribaĵoj (skrib. 1 juna kaj 2 plenkreskula) estas la larĝeco de la vortoj kiuj kline antaŭeniras dekstren sur linio kun malsama grandeco kaj arigitaj en densaj strekoj, desegnantaj rondajn formojn aŭ... angulajn.

Kun la tempo la skribmaniero malboniĝas, sen perdi forton.

La vizaĝo estas longa, preskaŭ triangula, kie liaj sensaj perceptiloj (okuloj, nazo kaj buŝo) estas grandaj rilate al la osta strukturo maltre karna dum lia junaĝo (foto 1) je 16 jaroj. La supera nivelo de la vizaĝo, la frunto kaj la okuloj, estas pli malpli tiel larĝa kiel la meza nivelo, kie la nazo elstaras kaj iomete malpli la zigomoj, la makzela zono, kie estas la buŝo, estas la plej mallarĝa

La juna Ludoviko

foto 1 foto 2 (1879)

De sia junaĝo, Ludwik Lejzer Zamenhof elstaris pro sia intelekta kaj kreema aktivado, pro sia ampleksa percepto, li interesiĝis pri ĉio ĉirkaŭanta lin, pro sia mensa vigleco por plenumi aferojn kaj solvi problemojn. Ankaŭ intuo estis remarkinda faktoro ĉar ĝi donis al li realan sencon por plenumi liajn projektojn kaj certecon en diversaj decidoj.

Lia fruktodona imago kaj idealismo kondukis lin krei novan lingvon, kion lia patro tiumomente ne ŝatis. Sed la filo malvolonte obeis. La supera nivelo de la vizaĝo, la frunto iomete kurba kaj la enrigardantaj okuloj. (foto 1). En la skriboj oni perceptas kontrolon de la vortoj kiuj antaŭeniras subtenate de rekta linio.

Perturbis lin la okazintaĵoj de la tiuepoka tumulta socio, kiu malŝatis popolajn kaj etniajn malsamecojn kaj ankaŭ certe la fakto aparteni al la juda komunumo, kiu estis malŝatata, diskriminaciita kaj ofte persekutita.

La profunda sentemo kaj impresemo vundebligis lin. ... ĉar la senta zono estas plata kaj senkarna (foto 2)

Verŝajne tio estis plia motivo por li izoliĝi en sekreta ribelemo, fronte al la kontraŭstaroj superantaj lin. Tia sinteno kondukis lin enfermiĝi en kreeman mondon kaj obstine prilabori sian projekton. La frunto estas larĝa kaj leviĝas en la flankoj, la eta kavo meze de la frunto, la reliefo de la plej alta parto kune kun la grandaj okuloj, ebligas lin amplekse kompreni kaj percepti. Ankaŭ la leĝera reliefo sur la brovoj kaj la elstaranta mentono (foto 3) donas al li impulson kaj pragmatismon.

Tamen, la okuloj estas enrigardaj kaj apatiaj (foto 1 kaj 2), kio eble igis lian personecon kompleksa kaj ekscitita kaj emocie ŝanĝiĝema pro la cirkonstancoj. Sed kiam li rilatis al aliaj homoj, li ĉiam klopodis fariĝi afabla kaj modera.

En la skribaĵoj estas blankaj spacoj inter la vortoj kaj la streko estas streĉa en horizontala rekta linio. Tio montras akceptemon kaj penon kontroli lian angoron, laŭe de lia vivvojo.

La malmulta karna tavolo kovranta la ostan kadron ne estas streĉa, ne ankaŭ la perceptiloj (okuloj, nazo kaj buŝo). La plataj partoj meze de la zigomoj kaj la nazo kaj naztruoj kiuj estas grandaj iomete platas.

Ĉi tiuj trajtoj klarigas lian rezerviĝemon kaj misfidon. Ili signas la grandan doloran sentemon kaj sentajn mankojn kiuj trafis lin kiam infano. Lia sinteno estis rezerviĝema, prudenta kaj fremda pro la timo de la mondo en kiu li vivis, kaj kelkfoje ankaŭ la angoro kaj la necertecoj perfidis lin.

-La malsamaj skriboj diferenciĝas per la kontrolo de la strekitaj vortoj surbaze de rekta linio (skrib. 1 kaj 2).

 

skrib. 1

 

Ŝanĝoj de sinteno. La Lingvo Universala

foto 3 foto 4

La tempo perdigis al li harojn (foto 3 kaj 4, de 1887), kaj jam 28jara montriĝis lian mirindan frunton. Samtempe li kreskigis barbon, kiu malebligas nin vidi la makzelon, kaj ankaŭ la buŝon, larĝan kaj grandan. Tiuaĝe la formo de lia vizaĝo estas maldika sed nun la karno fariĝas streĉa samkiel la okuloj, kiuj vigliĝas, kaj pretiĝas komuniki.

En la foto 3, profila vido, oni observas etan klinon de la frunto kun tri zonoj iomete signitaj. La kranio elstaras, (ĝi reprezentas subkonsciencon, ricevemon, imagon kaj memorkapablon).

Lia inteligento estas vigla, li facile rezonas kaj teorias, kunordigas, solvas problemojn, kaj rapide respondas, krome, lia ega memoro ebligis lin lerni plurajn lingvojn.

Lia maniero rilati al la aliaj estas kondiĉita de liaj sentoj kaj de lia percepto de la situacio. La plataĵoj apud la nazo kiuj vidiĝas en foto 3.

Tiuj kompetentecoj kaj lia granda intereso kiel lingvisto estas aldonendaj al lia celo krei komunan lingvon.

Ni tiel konkludas, ke lia kreema penso kaj estetika senco estas tre aktivaj kaj fruktodonaj, kaj ke lia konduto pri la aliaj ne ĉiam estas facila, ĉar li estas preta esprimi firmajn ideojn kaj konvinke defendi ilin, eĉ obstine kiam temas pri la strukturo kaj principoj kaj filozofio de la nova lingvo ĝis kiam li sukcesas publikigi ĝian gramatikon (skrib. 1) Estas larĝaj blankaj spacoj inter la vortoj. La skribo flue antaŭeniras en plenaj kaj fermaj strekoj. La literoj estas pli longaj en la malsupera parto kaj ariĝas en leĝere vibra movo sur la fleksaj kaj horizontalaj linioj. La majuskloj estas prilaboritaj. (skrib. 2)

skrib. 2 (1887) foto 5 (1891)

D-ro Esperanto “Ambasadoro de la Kunvivado kaj la Homaj Rajtoj”

En tiu periodo, kiam li jam estas matura (fotoj 6 kaj 7) klare kaj brile montriĝas liaj intelektaj kvalitoj. Nun kiam la internacia lingvo estas agnoskita kaj internacie akceptata, li povas ĝui sian kreemon, tradukante alies literaturaĵojn aŭ redanktante siajn proprajn verkojn. La personiĝo de kelkaj strekoj (kelkaj bantoj sur la “d”, superaj ligoj en kelkaj “t” kun la antaúaj literoj, i.a.) kiuj apartiĝas de la kaligrafia modelo; kaj la simpligo de la subskribo elmontras lian intelektan evoluiĝon.

(Ni vidis la ecojn de la frunto, kune kun la okuloj kiuj donas al li imagopovon, pripenskapablon kaj pragmatikan observon kaj la streĉon de la vizaĝo, ĉefe en la okuloj).

Kun la tempo, lia vizaĝo fariĝis pli karna, same streĉa, (fotoj 6 kaj 7) la buŝo pli karna (foto 1) la nazo granda, karna kaj ferma, kiu faciligis al li pli bonan adaptiĝon kaj emon al afableco, kelkfoje kun tenereco en specialaj situacioj aŭ kun elektitaj homoj.

La rigardo estas kuraĝa, scivolema kaj penetrema. Tio montras lian pretecon defendi kaj diskuti la teoriajn principojn de esperanto, pacience pritrakti kaj dividi la projekton kun la aliaj. Eĉ ankaŭ kun la eŭropaj regantoj, tial ke en la nomo (-uj, -io, …) de la “novaj ŝtatoj” ĉiu sentos sin “hejme”.

La majuskloj distingaj kaj la strekoj longaj.

foto 6 (~1900) skrib. 3 (1901)

Tamen, li, denaska timemulo, ĉiam estis rezerviĝema. Li diris nur, kio direndis.

Lia kuracista profesio damaĝis lin ĉar li estis tro sentema por elteni la suferon de la malsanuloj kaj la homa tragedio kiu ĉirkaŭis ilin, kune kun konstanta angoro kaj interna maltrankvileco kiu pliiĝis kun la tempo. La malbonfarto kompletigis la problemon.

La diversaj grandecoj kaj strekoj estas notindaj, speciale en la malsupreniranta direkto de la fino de la linioj (skrib. 3 kaj 4) kaj en la subskribo.

skrib. 4 (~1900) skrib. 5

La malfacilaĵoj ne haltigis lin, male, instigis lin pene kaj strebe daŭrigi, provi ŝanĝojn por la neantaŭviditaĵoj, malgraŭ ĉiaj necertecoj. La nervozo kaj la angoro kiam li estis senkuraĝigita aŭ laca, estis parto de lia karaktero, kelkfoje kolerema sed ĉiam respektema. Li neniam tro hastis, ĉar li volis certiĝi kiam li agis, unue li cerbumis, pripensis la eblojn kaj tiam li ekagis.

- La retuŝoj kaj dikeco de la inko, la nervozo de la ritmo kaj movo de la strekoj estas oftaj en liaj skribaĵoj. (skrib. 3 kaj 4)

- La plataĵoj de la nazaj flankoj, la mallarĝa makzelo kaj la mentono kiu antaŭenstaras. La karneco de la formo de la vizaĝo kaj lia vigleca kaj kuraĝa rigardo plu estis, (foto 6) la parto de la makzelo estas pli mallarĝa (la malabunda vivenergio kiun li devis administri) la mentono antaŭenstaranta, donas al li forton (foto 1).

En skrib. 5 rimarkeblas la horizontaleco de la linioj pro zorga atentemo, ĉar temas pri literatura verko.

Lia motivigo pacigi popolojn, etnojn kaj religiojn (Lingvo Universala kaj Homanarismo) neniam malfortiĝis malgraŭ la senkuraĝiĝo, la laco kaj malsaniĝemo kaŭzataj de multaj kontraŭstaroj.

Malgraŭ ĉio L.L. Zamenhof sukcesis publikigi la metodon de Esperanto kaj povis vidi la nombron de ĝiaj adeptoj kreski en la tuta mondo.

 

foto 7

 

 

 

 

 

Verkisto: Marta Moliné (grafòloga i morfopsicòloga).

 

Mi volas danki la kunlaborantojn:

Korekto kaj traduko: R. Rius
Informo kaj dokumentoj: R. Perera
Tekstaranĝo kaj bildoj: M. Cardona
Enretigo: F. Macip.

Sen ili ne eblis.

Mi volas danki, ankaŭ, la Museo de Esperanto de Subirats pro la documentaro.


Lejzer Ludwik Zamenhof
"D-ro Esperanto"
Aproximació a la personalitat de Ludwik Lejzer Zamenhof mitjançant la morfopsicologia i la grafologia dos mètodes científics que estudien els trets del rostre i els traços de l’escriptura que expliquen els fets, caràcter i motivacions, des de la seva joventut però per damunt de tot ens fa comprendre l’Home

Creador de la llengua internacional Esperanto

 

La trajectòria de la vida de Zamenhof resulta apassionant per la seva tenacitat a complir amb els seus alts ideals: la comunicació, convivència i respecte entre els homes i els pobles, pel pensament ètic i conciliador :

“No facis als altres allò que no voldries que et fessin a tu”

Malgrat les contrarietats i decepcions que el van marcar al llarg de la seva vida, la forta motivació i persistent caràcter, el van empènyer fins a fer realitat el projecte d'una llengua comuna internacional: l’Esperanto

En el transcurs de la seva vida el denominador comú en totes les seves escriptures, (escrit 1 de jove i 2 d’adult) és l’amplada de les paraules que avancen inclinades cap a la dreta que és mouen sobre la línia, de grandària desigual, agrupades en un traçat dens, que dibuixen formes més arrodonides o... anguloses segons quines.

Amb el temps l’escriptura es malmet, sense perdre la força.

La cara és allargada, quasi triangular, en la qual els receptors sensorials (ulls, nas i boca) són grans en relació a l’estructura òssia poc carnosa en la seva joventut (foto 1) als 16 anys . El nivell superior de la cara, el front i ulls és d’una amplada semblant a la del mig que és plana, en què sobresurt el nas i en menor mesura els pòmuls, resultant la zona de la mandíbula en què hi ha la boca, la més estreta.

El jove Ludwik Lazer

foto 1 foto 2 (1879)

Des de ben jove, Ludwik Lejzer Zamenhof va destacar per la seva activitat intel·lectual i creativa, per la percepció global, interessat per tot el que l’envoltava i per la seva agilitat de pensament en el raonament, a enllestir la feina i a resoldre els problemes. La intuïció va ser també un factor remarcable a donar-li el sentit real per portar a terme els seus projectes i certesa en les decisions i situacions.

La fecunda imaginació i idealisme el van animar a crear una llengua nova, no massa ben vista pel seu pare en aquell moment, a qui obeïa a contracor. El nivell superior de la cara, el front de suau corbatura i els ulls que miren endins (foto 1). En les escriptures, s’aprecia la contenció de les paraules que avancen sostingudes en línia recta.

Els esdeveniments de la tumultuosa societat d’aquella època, desconsiderada amb els pobles i ètnies el devien trasbalsar i també pel fet de pertànyer a la comunitat jueva, la qual era menyspreada, discriminada i a vegades perseguida.

La profunda sensibilitat i impressionabilitat el feien vulnerable en els seus sentiments i ideals. .... ja que la zona afectiva és plana i descarnada. (foto 2)

Aquest podria ser un motiu més perquè es replegués en si mateix en una secreta rebel·lia, davant d'unes adversitats que el superaven, actitud que el va portar a recloure’s en el seu món imaginatiu, raonant i elaborant obstinadament i amb visió realista el seu projecte. El front és ample i s’enlaira pels laterals, el suau enfonsament al mig del front, el relleu de la part més alta, juntament amb els ulls grans, li permet copsar el conjunt i no perdre res de vista. També el lleuger relleu damunt les celles i la barbeta que sobresurt (foto 3) és el que li donen empenta i pragmatisme.

La mirada però és introspectiva i apagada (foto 1 i 2) Segurament això va contribuir que la seva personalitat fos complexa i inquieta, i emocionalment canviant, no tant en el tracte amb els altres, amb qui procurava mostrar-se correcte i moderat, però sí en els estats d’ànim, segons que l'afectaven les circumstàncies.

L’escriptura se situa en un espai en què respira el blanc entre les paraules i el traç és tens en línia recta horitzontal, que expressa la seva receptivitat cap als altres i l’esforç a controlar el seu neguit, avançant pel camí que s’ha proposat.

L’escassa capa de carn que cobreix el marc ossi no és gaire tònica ni tampoc ho són els receptors (ulls, nas i boca). Les zones planes d’entremig dels pòmuls i el nas, i els forats que son grans, estan una mica aixafats.

Aquests trets del seu rostre expliquen el seu retraïment i desconfiança per l’entorn. Són les marques d'una gran sensibilitat dolguda o de carències afectives que el van marcar segurament de nen. La seva actitud era per tant reservada, prudent i distant pel recel que li produïa el món en què vivia però també de vegades el neguit ansiós i les incerteses el traïen.

- Les diverses escriptures es diferencien per la contenció de les paraules traçades en línia recta d’aquesta época amb les d’anys posteriors (escrits 1 i 2).

 

escrit 1

 

Canvis d’actitud. La Llengua Universal

foto 3 foto 4

A mesura que es va anar fent gran, als 28 anys, (foto 3 i 4 -1887) va perdre cabell, la qual cosa fa que ressalti el seu magnífic front. I es va deixar créixer la barba, no permetent-nos veure la mandíbula ni gaire bé la boca, molsuda i gran . Encara, en aquesta edat el modelat del seu rostre continua sent prim, ara però, la carn és tònica com també ho son els ulls, que tenen més vida, disposats a comunicar.

En la foto 3, vist de perfil, s’observa la lleugera inclinació del front amb les tres zones lleugerament marcades. El crani sobresurt, (representa l’inconscient, la receptivitat i imaginació, també la memòria).

La seva intel·ligència és àgil, te una gran facilitat en el seus raonaments en la comprensió teòrica, a coordinar, a resoldre els contratemps i a respondre amb promptitud, a més de les qualitats mencionades, això explicaria la reconeguda memòria i facilitat que va tenir per aprendre diverses llengües.

La manera de relacionar-se amb els altres està condicionat segons com l’afecta i viu la situació. Els aplanaments dels costats del nas que es veuen a foto 3.

Aquestes aptituds i el seu gran interès com a lingüista és un punt que s’afegeix al seu objectiu de crear una llengua comuna.

De tot plegat en podem treure la conclusió que el seu pensament creatiu i sentit estètic és molt actiu i fructífer, i que la seva actitud envers els altres no sempre li resulta fàcil, disposat ara a expressar les seves sòlides idees i a defensar-les amb convicció, obstinadament si cal per tal de fer entenedors els principis i filosofia de la nova llengua, fins aconseguir estructurar-la i poder-la arribar a publicar - (escrit 1) En els escrits respira el blanc entre paraules. Avança amb continguda fluïdesa en un traçat nodrit i ferm. Les lletres una mica llargues en la part inferior, s’agrupen en un lleuger moviment vibrant sobre les línies flexibles i horitzontals. Les majúscules son elaborades. (escrit 2)

 

escrit 2 (1887) foto 5 (1891)

 

D-ro Esperanto “ Ambaixador de la Convivència i Drets Humans”

En aquesta època ja més madur (foto 6 i 7) és quan manifesta clarament les seves qualitats intel·lectuals en tot el seu esplendor. Reconeguda la llengua internacional, ara pot gaudir deixant fluir la seva creativitat menys teòrica, interpretant i fent traduccions literàries o escrivint les seves pròpies creacions. La personalització d’alguns trets de les lletres, (algunes bagues a la “d” , enllaços aeris d'algunes “t” amb la lletra precedent, entre altres) que s’aparten del model cal·ligràfic i la simplificació de la signatura, expressen la seva evolució intel·lectual, (Hem vist les qualitats del front, junt amb els ulls que li aporten imaginació, reflexió i observació pragmàtica, i la tonicitat de la cara, especialment dels ulls).

Amb l’edat, el seu rostre es va anar fent més carnós, igualment tònic, (foto 6 i 7 ) la boca molsuda (foto 1) el nas gran, molsut i ferm que li facilitava una millor adaptació i predisposició que el tracte fos més afable, a vegades amb tendresa en situacions especials o persones escollides

La mirada és valenta, curiosa i incisiva, disposat a defensar i discutir, posant condicions i a explicar els principis teòrics de l’ Esperanto, negociant amb paciència i compartint amb les persones implicades en el projecte però també amb els governants europeus, per tal que el nom del “nous estats” tothom s’hi pugui sentir com a casa (o com a pròpia pàtria).

Les majúscules ressaltades i pals llargs.

foto 6 (~1900) escrit 3 (1901)

Tot i això la seva actitud amb els altres va seguir sent distant amb una innata timidesa dient just allò que volia dir. L’exercici de la seva professió com a metge l’afectava, era massa sensible per suportar el sofriment dels pacients i la tragèdia humana que els envoltava, juntament amb una constant ansietat i intranquil·litat interna que es va anar accentuant amb el pas del temps. La feble salut va fer la resta.

Les diferències en grandària i també en el traç de les (escrits 3 i 4) son molt notòries especialment en la direcció descendent del final de les línies i en la signatura que és molt accentuat.

escrit 4 (~1900) escrit 5

 

Les dificultats però no el van aturar, molt al contrari, l’estimularen a seguir amb esforç i empenta, a promoure canvis enfront dels imprevistos malgrat la incertesa. L’agitació i el neguit emocional, els moments de desànim o cansament, van formar part del seu caràcter, a vegades irritable però sempre respectuós. Ara bé, no es precipitava ja que necessitava sentir-se segur en actuar, s’ho rumiava, calculava les possibilitats i ho feia.

- Els retocs i gruixos de tinta, l’agitació del ritme i moviment dels traçats són freqüents en els escrits. (escrit 3 i 4)

- Els aplanaments del costat del nas, la mandíbula estreta i la barbeta que avança endavant. La carnositat del modelat de la cara i l’expressió viva i valenta de la seva mirada es van mantenir, (foto 6) la zona de la mandíbula és la més estreta (l’escassa energia vital que havia d’administrar) la barbeta sobressortida, és el que li dóna impuls. (foto 1)

En l'escrit 5 podem veure com les línies es mantenen horitzontals fruit d'una cura especial al tractar-se d'un escrit literari.

La seva motivació per conciliar els pobles, ètnies i religions (Lingvo Universala i Homaranisme), no va decaure en cap moment malgrat el desànim, cansament i delicada salut causats per tots el contratemps, que en van ser molts.

Malgrat tot L.L. Zamenhof va tenir la satisfacció de publicar el mètode de l’Esperanto i veure com augmentaven el nombre dels seus seguidors a tot el món.

 

 

foto 7

 

Autora: Marta Moliné (grafòloga i morfopsicòloga).

 

Agraïments pels qui han col·laborat en aquest treball:

Correcció i traducció: R. Rius
Informació, documentació i revisió: R. Perera
Composició web i imatges: M. Cardona
Web de KEA: F. Macip.

Sense ells no hagués estat possible.

Agraïr, també, al Museu de l'Esperanto de Subirats la documentació que ens ha facilitat